eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Guido Holz | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | ||||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | ||||
La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | ||||
Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | ||||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | ||||
Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | ||||
Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | ||||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | ||||
Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | ||||
Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | ||||
Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | ||||
Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | ||||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | ||||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | ||||
Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | ||||
Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.2) | ĝi tamen estas sfer': | ||||
Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | ||||
Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | ||||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | ||||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | ||||
Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ||||
Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ........................ | ........................ | ne multon scias ni. | ||||
Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | ........................ | Ni teksas iluziojn | ||||
Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | ........................ | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ||||
Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ||||
5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | ||||
Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | ........................ | la Savon, ne plu fidi | ||||
je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ||||
Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | ........................ | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | ||||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | ........................ | infane Dio-timaj | ||||
Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ||||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | ||||
El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | ........................ | ........................ | el mond' nin volu preni | ||||
Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | ........................ | per milda morto for. | ||||
Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | ........................ | Nin tiam al ĉielo | ||||
Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | ........................ | venigu, al la celo: | ||||
En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ||||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | ||||
Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | ||||
Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | ||||
Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | ||||
Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | ||||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |