Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
William Wordsworth * The Daffodils Angla Arg-73-39 2003-10-17 22:02 mgr nur tiun aldonu
Krys Ungar Dafodiloj Esperanto Arg-632-39 2009-09-20 15:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La narcisoj Esperanto 1997-03.12 Arg-74-39 2014-09-02 14:14 Manfred nur tiun forigu
Hans Hennecke Die Narzissen [-] Germana Arg-75-39 2004-02-01 18:36 Manfred nur tiun aldonu

William Wordsworth,
La narcisoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Migrante super mont’ kaj val’
samkiel nubo ĉe l’ ĉiel’,
subite mi ekvenis al
narcisa kamp’ kun ora bel’,
jen apud lago, ĉe arbar’
en briz’ ondanta kiel mar’.
 
Seninterrompe kiel la
stelaroj de la galakci’
etendis plurdekmiloj da
ĉi tiuj floroj en lini’
laŭlonge de l’ lagbordo sin,
en longaj vicoj kaj sen fin’.
 
La ondoj dancis, la brilet’
de l’ floroj min impresis pli;
ja devas ĝoji la poet’
en tia ĉarma kompani’.
Rigardis kaj rigardis mi
kaj min riĉigis tio ĉi.
 
Ĉar ofte, kiam kuŝas mi
trankvile sur la sofo re-
aperas tiu bildo ĉi,
kaj tiam reokazas, ke
ekĝojas mia kor’ en mi,
kun la narcisoj dancas ĝi.
 
Traduko de la Angla poemo "The Daffodils"
de William Wordsworth (*1770 - †1850)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1997-03.12.

Verkita de la poeto Vordzvorto, Vilhelmo
(1770 - 1850).
Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff) en 1997-03-09 laŭ la origina
anglalingva teksto.