Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gottfried Keller * Friede der Kreatur Germana Arg-642-318 2005-08-02 15:04 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Pacon al la kreaĵo Esperanto 1982-10-10 Arg-643-318 | MR-003-2 2005-08-02 15:49 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Pacon inter kreaĵoj Esperanto 1982-10-15 Arg-644-318 2013-02-26 15:15 Manfred nur tiun aldonu

Gottfried Keller,
Pacon al la kreaĵo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Araneojn malŝatadis
Mi dum junecaj jaroj,
Ili malsupren sin lasadis,
Kuris sur la kap-haroj,
Sidis kaŝe en anguloj;
Min timigis la aĉuloj,
Sur la tablo kuregadis,
La mortigo ne ĉesadis.
 
Kiam la harar’ griziĝis,
Mi ilin ne plu ĉasis,
Tiam fine mi saĝiĝis,
Ilin vivi lasis.
Nun mi ilin rare vidas,
Kaŝe ili ie sidas;
Sed se iu sin vidigas,
Mi min saĝe elvojigas.
 
Se mi havus infaneton,
Mi gardus ĝin honore,
Gvidus ame la hometon,
Dirus al ĝi kore:
‚Lasu vivi araneojn,
Ili same sentas veojn.’
Frue iĝus ĝi paculo,
Ne nur kiel maljunulo!
 
Traduko de la Germana poemo "Friede der
Kreatur" de Gottfried Keller (Gotfrido
Kelero, *1819-07-09 - †1890-07-16)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1982-10-10.