Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun aldonu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun forigu
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Alexander Puschkin,
Al...

 

Alexander Puschkin,
An ...

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Karoline Jänisch
 
Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.    
 
Memoras ofte mi pri tio:   Ein Augenblick ist mein gewesen:
aperis iam vi al mi,   Du standst vor mir mit einemmal,
samkiel fuĝa mir-vizio,   Ein rasch entfliegend Wunderwesen,
de l’ pura belo la geni’.   Der reinen Schönheit Ideal.
 
En la turmentoj de l’ amaraj   Im schmerzlich hoffnungslosen Sehnen,
afliktoj kaj melankoli’   Im ew’gen Lärm der Menschenschar,
aperis viaj trajtoj karaj,   Hört‘ ich die süße Stimme tönen,
la mildan voĉon aŭdis mi.   Träumt‘ ich das milde Augenpaar.
 
La jaroj pasis, forbloviĝis   Allein im Kampf mit dem Geschicke
subite tiuj sonĝoj ĉi,   Und in der Jahre düsterm Gang
la belaj trajtoj ekpaliĝis,   Vergaß ich deine Engelsblicke
forgesis vian voĉon mi.   Und deiner Stimme süßen Klang.
 
Kviete pasis tagoj miaj   Und lange Kerkertage kannt‘ ich,
en la ekzil’, sen emoci’,   Es ward die Brust mir stumm und leer,
sen Dio, sen inspiroj iaj,   Für keine Gottheit mehr entbrannt‘ ich,
ne ploris, vivis, amis mi.   Nicht weint‘ ich, lebt‘ ich, liebt‘ ich mehr.
 
Vekiĝis nun animo mia,   Es darf die Seele nun genesen:
kaj ree ekaperis vi,   Und du erscheinst zum zweitenmal,
samkiel fuĝa vid’ vizia,   Ein rasch entfliegend Wunderwesen,
de l’ pura belo la geni’.   Der reinen Schönheit Ideal.
 
Nun ree batas kun sentemo   Und wieder schlägt das Herz voll Weihe.
en mia brusto mia kor’,   Sein Todesschlummer ist vorbei,
inspir’ revenis kaj kredemo   Für eine Gottheit glüht’s auf’s neue,
kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.   Es lebt, es weint, es liebt auf’s neu.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en la Germanan de
Karoline Jänisch (Karolina Pawlowa).