Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 07 * Die Gedanken sind frei Germana Arg-581-286 2010-09-19 18:56 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser La pensoj de la hom' Esperanto Arg-582-286 2010-09-19 18:46 Manfred nur tiun forigu

N. N. 07,
La pensoj de la hom'

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
La pensoj de la hom'
liberas kaj restas,
laŭ nokta fantom'
kaŝite ja estas.
Ĝin hom' nek divenas
nek ĉenoj katenas.
Do restas laŭ senc',
ke liberas la pens'!
 
Mi pensas kun plezur',
kverelojn evitas.
Sekrete mi nur
pri ĉio meditas.
Dezirojn- vi sciu,
malhelpas neniu,
ĝi restas laŭ senc',
ke liberas la pens'!
 
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
 
Se iu ĵetos min
karceren ĉepane,
mi simple diras lin:
"Vi agas ja vane.
La pensoj trapasos
kaj murojn frakasos
per forta potenc',
ĉar liberas la pens'."
 
Kaj tial ĉe la fin'
mi zorgojn forŝovu,
ke vivgoĵo min
do daŭre plu movu.
Mi povas sentime
beati anime
laŭ sento kaj mens',
ĉar liberas la pens''!
 
Traduko de la Germana poemo "Die Gedanken
sind frei" de N. N. 07 en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Germana popolkanto.
Vortoj de "fluganta folio" (1780)