Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Knapp, Alfred * Frühlingserwachen Germana Arg-552-273 2005-01-24 21:45 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo Printemp-vekiĝo Esperanto Arg-553-273 2005-01-24 21:54 Manfred nur tiun forigu

Alfred Knapp,
Printemp-vekiĝo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Leviĝis Sun’,
tagiĝas nun,
la nokto iĝis for.
Sub ĉielblu’
jubilas plu
de l’ birdoj vigla ĥor’.
 
Floreto jam
en la ornam’
de sia petalar’
malfermis sin,
ĝojigas nin
per sia rosa klar’.
 
Ja iĝas for
de l’ kor’ dolor’,
se ĝin rigardas vi.
De l’ Tero rond’,1)
la tuta mond’,
belega estas ĝi!
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingserwachen"
de Alfred Knapp (*1933-03-18) en Esperanton
de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).
 
1) aŭ: La Tera rond',