eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Marbordo | Esperanto | 1983-02 | Arg-438-221 | MR-025-2 | 2004-04-09 17:49 Manfred | nur tiun forigu |
Theodor Storm | * Meeresstrand | Germana | Arg-437-221 | 2004-04-09 17:45 Manfred | nur tiun aldonu |
Theodor Storm, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
Marborden flugas mevo |
Kaj ekkrepuskas nun; |
Super malsekaj marĉoj |
Sumas vespera sun’. |
Griza birdar’ kuretas |
Ĉe l’ akvo en nebul’, |
Kaj kuŝas kiel en sonĝo |
Surmare la insul’. |
Aŭdiĝas de l’ ŝlim’ fermentanta |
Sekretoplena son’, |
Soleca kriado de birdoj – |
Samkiel de eon’. |
Mallaŭte ektremetas, |
Ekkuŝas nun la vent’; |
La voĉoj super la marĉo |
Aŭdeblas en la silent’. |
Traduko de la Germana poemo "Meeresstrand" de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1983-02. |