Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Im Walde Germana Arg-343-172 2004-02-22 11:29 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo En la arbaro Esperanto Arg-344-172 2004-02-22 11:32 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
En la arbaro

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĉi tie ĉe l’ deklivo
Mutiĝas nun la vent’,
Kaj sidas sub la branĉoj
Infano en silent’.
 
En timian-odoro
Ŝi sidas sur la ter’;
La bluaj muŝoj zumas
Kaj brilas tra l’ aer’.
 
Silentas la arbaro,
Rigardas saĝe ŝi,
Kaj ĉirkaŭ la harbukloj
Fluadas sun-radi’.
 
Kukolo ridas fore;
Pensigas io min:
Ŝi havas la okulojn
De la arbar-reĝin’.
 
Traduko de la Germana poemo "Im Walde" de
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).