Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Weihnachtslied Germana Arg-215-107 | MR-044-2b 2003-12-26 06:22 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Kristnaska kanto Esperanto Arg-216-107 2003-12-25 22:06 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Kristnaska kanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
De la ĉielo ĝis la tero
malsupren ridas milda stel’;
de l’ abiar’ odor-aero
blovadas spire tra l’ etero
kaj nokte regas brila hel’.
 
Plenigas min ĝojiga timo.
Ja estas nun la sankta hor’!
Sonoras en la malproksimo
preĝeja sonoril’. – Sen limo
feliĉa estas mia kor’.
 
Min ree tenas sorĉo pia.
Adore, mire staras mi,
aperas al animo mia
infana sonĝo idilia.
Miraklo estas tio ĉi.
 
Traduko de la Germana poemo "Weihnachtslied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).