Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Cezar Nokte Esperanto Arg-2158-1069 2014-06-27 22:00 Manfred nur tiun forigu
Eichendorff, Joseph Freiherr von * Nachts Germana Arg-2157-1069 2014-06-27 19:56 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Nokte

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Nachts

 
tradukita de Cezar    
 
Mi migras tra la noktkviet',   Ich wandre durch die stille Nacht,
Ŝteliras ofte en sekret'   Da schleicht der Mond so heimlich sacht
jen Lun' el nigra nubkovrilo.   Oft aus der dunklen Wolkenhülle,
Kaj tie, ĉie en la val'   Und hin und her im Tal
Vekiĝas najtingal',   Erwacht die Nachtigall,
Kaj poste reas griz', trankvilo.   Dann wieder alles grau und stille.
 
Ho vi mirinda noktkantad':   O wunderbarer Nachttgesang:
El for' tra l' land' riverplaŭdad'.   Von fern im Land der Ströme Gang,
Sub nigraj arboj eĉ trem-plonĝo   Leis Schauern in den dunklen Bäumen -
Konfuzas pensojn ĝi.   Wirrst die Gedanken mir
Freneze kantas mi,   Mein irres Singen hier
Jen kvazaŭ voko nur el sonĝo.   Ist wie ein Rufen nur aus Träumen.
 
Traduko de la Germana poemo "Nachts" de
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26) en Esperanton de
Cezar (civila nomo: Hans-Georg Kaiser,
*1954-05-21).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://cezartradukoj.blogspot.de/20
2/12/josefo-de-eichendorff-kristnasko.ht
l#!/2013/06/josefo-de-eichendorff-nokte-rimpoemo.html
.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).