Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Pensiulaj revoj Esperanto 2002 Arg-1581-789 | MR-377-1 2013-01-22 11:09 Manfred nur tiun forigu
Alfred Knapp * Rentnerträume Germana Arg-1580-789 2013-01-22 09:57 Manfred nur tiun aldonu

Alfred Knapp,
Pensiulaj revoj

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Revis en maturaj jaroj
ni pri la farotaj faroj:
Pensiuliĝinte ni
faros fine tion ĉi.
 
Legos ni la poezion,
studos la filozofion,
lernos plurajn lingvon krome,
kiam restos ni endome.
 
Fariĝinte pensiuloj
iĝas ni malagemuloj.
Bedaŭrinde malfortiĝas
ni, la cerbo kadukiĝas.
 
Iĝas ni nun maljunuloj,
eble ankaŭ plisaĝuloj.
Vanis ja revado nia.
Pensiuliĝo estas tia.1)
 
Traduko de la Germana poemo "Rentnerträume"
de Alfred Knapp (*1933-03-18) en Esperanton
de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2002.

Alfred Knapp estis redaktisto de la
GEA-organo "Esperanto aktuell", de 1999
ĝis ?. Li loĝis en Bad Berka, Turingio,
Germanio.
 
1) aŭ eble:\\Tia estas viv' pensia.