Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Sovaĝa rozarbusto Esperanto 1996 Arg-1563-780 | MR-297-1 2013-01-19 11:47 Manfred nur tiun forigu
Rainer Maria Rilke * Wilder Rosenbusch Germana Arg-1562-780 2013-01-19 11:51 Manfred nur tiun aldonu

Rainer Maria Rilke,
Sovaĝa rozarbusto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Jen antaŭ pluvĉielo krepuskanta
en sia pura juno staras ĝi,
donace siajn branĉojn etendanta
kaj tamen enplonĝinta nur en si;
 
kun ĝiaj plataj floroj malfermite,
senflege kaj sen ia ordigem’,
tiele de si mem superigite
kaj ekscitite tute el si mem,
 
ĝi vokas la migranton pripensantan,
pretervenantan tiun vojon ĉi:
Ho, vidu senprotekte min starantan,
ja ĉion bezonatan havas mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Wilder
Rosenbusch" de Rainer Maria Rilke (Rajnero
Mario Rilko, *1875-12-04 - †1926-12-29)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1996.

Vidu ankaŭ: http://www.zgedichte.de/gedicht_2739.html.
Pri la poeto vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Rainer_Maria_Rilke.