Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Dippel * Das Herz am Rhein Germana 1847 Arg-967-496 2014-04-23 13:18 Manfred nur tiun forigu
N. N. 16 La koro ĉe l' Rejno Esperanto 1932-08-01 Arg-969-496 2009-12-02 13:19 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Dippel,
Das Herz am Rhein

 

Heinrich Dippel,
La koro ĉe l' Rejno

 
    tradukita de N. N. 16
 
Es liegt eine Krone im tiefen Rhein,   En Rejno profunda kaŝiĝas kron'
gezaubert von Gold und von Edelstein.   Sorĉita el or' kaj juvela ŝton',
Und wer sie erhebt aus tiefem Grund,   Kaj kiu ĝin levos kun brava kor'-
den krönt man zu Aachen in selbiger Stund:   ­Li estos kronata en sama la hor'.
Vom Belt bis zur Donau die Lande sind sein,   De l' Belt' ĝis Danubo en land' kiu ajn
dem Kaiser der Zukunft, dem Fürsten am Rhein.   Reganto li estos: la Reĝo de l' Rejn'!
 
Es liegt eine Leier im grünen Rhein,   En Rejno profunda kaŝiĝas lir'
gezaubert von Gold und von Elfenbein,   El blanka eburo kaj brilsafir'
und wer sie erhebt aus tiefem Grunde,   Kaj kiu ĝin levos kun brava kor' -
dem strömen die Lieder begeistert vom Mund.   Tuj verve li kantos kun fajra fervor'.
Der Kranz der Unsterblichkeit wartet sein,   Senmorta li estas en temp' kiu ajn:
des Sängers der Zukunft, des Sängers am Rhein.   La Bardo estonta, la Bardo de l' Rejn'!
 
Ich weiß wo ein Häuschen am grünen Rhein,   Ĉe Rejno post verdaj vinbranĉoj jen
umranket von Reblaub die Fensterlein,   Dometo sin kaŝas kun gajmien'.1)
drin waltet ein Herz so engelgleich,   Enloĝas knabino kun virga kor',
so arm zwar an Gold, doch an Unschuld so reich.   Je virto ja riĉa, malriĉa je or'.
Gehörte dies Herz an dem Rheine mir,   Se virgan ĉi koron akirus mi,
ich gäbe die Krone, die Leier dafür.   Mi donus la kronon, la liron por ĝi!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Dippel (*1825 - †1870),
publikigita 1847.

Gefunden in http://ingeb.org/Lieder/esliegte.html.
La kanto esta aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=ZjO6nnhLy6s.
  Traduko de la Germana poemo "Das Herz am
Rhein" de Heinrich Dippel (*1825 -
†1870) en Esperanton de N. N. 16
en 1932-08-01.

El: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio.
Speciala numero, 13-a jarkolekto, 1-an de
aŭgusto 1932.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand
Berger.

Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/rejno.htm,
kiun verkis s-ro Lars Kromann, Stenbrydervej
6, Værløse, DK-4640 Fakse, Danujo.

Mi, Manfred Retzlaff, proponas alian
traduk-version de la unuaj du linioj de
la tria strofo; ĉar mi pensas, ke la
vortoj "kun gajmien" ne bone konvenas al
dometo. Mi aldonas mian ŝanĝo-proponon
en piednoto.
 
    1) aŭ eble pli bone:\\Mi konas dometon en
verda ĝarden'\\Kaŝitan malantaŭ
vit-branĉoj jen.