eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Guido Holz | ||||
1. Leviĝas luno; hele | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | |||
orpompas surĉiele | Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | |||
la steloj al l'okul'. | Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | En la ĉiela klar'; | |||
Arbaro mute revas; | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | |||
el la herbej' sin levas | Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | |||
mirinde blanka la nebul' | Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | 2. Silenta estas mondo | |||
sub la krepusk-vualo | Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | Kaj en krepuska rondo | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | Hejmecas kun favor'! | |||
Por vi jen la permeso | Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | Similas kalman ĉelon, | |||
fordormi en forgeso | Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | En kiu vi kverelon | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | De l'tago dorme pelu for. | |||
3. La luno nur duone | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | |||
Prezentas sin impone; | Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | Aspekto nur duonas, | |||
ĝi tamen estas sfer': | Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.1) | Sed rondas ĝi en bel'. | |||
Facile ni priridas | So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | Do ankaŭ estas multo, | |||
aferon, se ni vidas | Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | Loganta al insulto, | |||
nur parton de la plena ver'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | |||
pekuloj nur, mizeraj; | Sind eitel arme Sünder | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | |||
ne multon scias ni. | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | Malvasta nia sci'; | |||
Ni teksas iluziojn | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | |||
kaj serĉas multajn sciojn | Und suchen viele Künste | ........................ | Ni multe artifikas | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | |||
la Savon, ne plu fidi | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | |||
Nin faru simpl-animaj, | Laß uns einfältig werden | ........................ | Fariĝu malafektaj | |||
infane Dio-timaj | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | Infane gaju nia kor'! | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | |||
el mond' nin volu preni | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | El mondo nin forpreni | |||
per milda morto for. | Durch einen sanften Tod! | ........................ | Al fin' per milda mort'! | |||
Nin tiam al ĉielo | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Kaj post forpren' fidele | |||
venigu, al la celo: | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Kuŝiĝu do kun pio | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | Vi en la nom' de Dio, | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | Jam fridas nokta vent'. | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | |||
por ke nun dormu pace | Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | Per dolĉa dorm' nin benu, | |||
ni kaj malsana la najbar'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |