eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | ||||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun leviĝis, | |||
Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | La steloj eklumiĝis, | |||
En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | Subiĝis jam la sun’. | |||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | |||
Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | |||
Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo blanka kuŝas nun. | |||
2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. La mondo ŝajnas kiel | |||
Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | Hejmeca ĉambro, tiel | |||
Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | Trankvila estas ĝi. | |||
Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Dormante ĉiun penon, | |||
En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | Aflikton kaj ĉagrenon | |||
De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | |||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | |||
Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Tre eta fora stelo, | |||
Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen egas ĝi! | |||
Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Ja estas ofte aĵo | |||
Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | Por ni nur ridindaĵo; | |||
Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | |||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4.) Ni homaj fieruloj, | |||
Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Sind eitel arme Sünder | Mizeraj ni pekuloj, | |||
Malvasta nia sci'; | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | Malmulton scias ni! | |||
Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ni faras multajn aĵojn | |||
Ni multe artifikas | ........................ | Und suchen viele Künste | Kaj artajn elpensaĵojn, | |||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | Sed vana estas tio ĉi. | |||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5.) La Dian savon vidu | |||
Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Ni nur kaj ni ne fidu | |||
Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | je vanta iluzi’! | |||
Fariĝu malafektaj | ........................ | Laß uns einfältig werden | Ni malfieraj iĝu, | |||
Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | Ni ĝoju kaj piiĝu, | |||
Infane gaju nia kor'! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infan-egalaj estu ni! | |||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6.) Finfine vi nin prenu | |||
El mondo nin forpreni | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | El tiu mond’, ĉagrenu | |||
Al fin' per milda mort'! | ........................ | Durch einen sanften Tod! | Ni ne pro tio ĉi! | |||
Kaj post forpren' fidele | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | Kaj kiam vi nin prenos, | |||
Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | Ho faru, ke ni venos | |||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | En vian regnon, kara Di’! | |||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | |||
Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Trankvile endormiĝu! | |||
Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | Noktiĝas ĉie ĉi; | |||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Vin gardos nia Dio. | |||
Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | Li regas super ĉio. | |||
Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |