Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Die Zufriedenheit Germana Arg-2189-1086 2014-08-24 11:54 Manfred nur tiun aldonu
Christian Felix Weiße * Die Zufriedenheit Germana Arg-2187-1086 2014-08-27 13:54 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La kontenteco Esperanto 2014-08 Arg-2188-1086 2014-08-27 13:47 Manfred nur tiun forigu

Christian Felix Weiße,
La kontenteco

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Trankvile, milde sentas mi
La vivoĝojojn sen ĉagreno.
Senĝene lumas tie ĉi
Bonvenon la mateno.
 
Kontentas, gajas mia kor',
Ĝi daŭre batas melodie.
Agrabla estas la dolor',
Se ploras mi pasie.
 
Priridas mi ja ĉiujn ĉi
Heroojn, sangverŝantojn, princojn.
Pri mia dom' kontentas mi,
Bezonas ne provincojn.
 
Ja furiozas kontraŭ si
La grandsinjoroj kvazaŭ-diaj.
Sed ĉu bezonas ili pli
Da spac' en tomboj siaj?
 
 
Traduko de la Germana poemo "Die Zufriedenheit"
de Christian Felix Weiße (*1726-01-28
- †1804-12-16) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014-08.

Tiu ĉi poemo estas trovebla ankaŭ en
http://www.gedichte-lyrik-poesie.de/Weisse_Die_Zufriedenheit/index.htm.