Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Vanselow Adele Esperanto Arg-2139-1054 2014-06-19 20:01 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Busch * Eine alte Flamme Germana Arg-2138-1054 2014-06-19 19:58 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Busch,
Adele

 
tradukita de Karl Vanselow
 
bildrakontoj - aventuroj de fraŭlo
 
Tuj unue kun rapido
Pro deziro al revido
Serĉas Knopp vizitacele
La loĝejon de Adele,
Arda-kore, juna-aĝe
Ege ŝi adoras lin.
Ne plu vidis unu la alian.
Pri la vana amo sen mezuro
Ofte vekis penson elegian
Ŝia dolĉa bildo sur la muro.
Do demandi volas ŝin Tobias,
Ĉu ŝi jam alie opinias.
Nun ŝvitante, iom timiĝinte,
Kun frapanta koro alveninte
Ŝian pordon frapas li.
"Kia ega ĝojo!" vokas ŝi.
(Malpliiĝas lis ŝvito.)
"Venu, venu, elektito
De sopira mia koro!
Daŭre kun revid-espero
Mi vin tenis en memoro.
Prenu lokon do sur la berĵero!
Jes, anĝelo mia, kredu ĝin,
Ne direble mi amegas vin."
Knopp anstataŭ amo-apetiton
Pente sentas novan frunto-ŝviton.
Jen, dum timsekundoj tiuj ĉi
En la ĉambron saltas hundoj tri.
"Helpu min!" kriegas la fraŭlin',
"Karegulo mia, savu min!"
Ne atentinte la teruran vokon,
Ne atendinte ŝian pluan diron
Tobias forlasinte jam la lokon
Daŭrigas la edzin-serĉadan iron.
Malhelpis tiun ŝanĝon de l' afero
Eĉ ne la sida loko sur "berĵero".
 
 
Traduko de la Germana poemo "Eine alte
Flamme" de Wilhelm Busch (*1832-04-15 -
†1908-01-09) en Esperanton de Karl
Vanselow (*1877-03-20 - †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto",
eldonita de Karl Vanselow. Pri tiu vidu
la retejojn http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow,
ankaŭ: http://vanselow.wikispaces.com/.