Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Conrad Ferdinand Meyer * Friede auf Erden Germana Arg-205-101 2005-08-01 13:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Paco sur la Tero Esperanto 2003-12-12 Arg-206-101 | MR-411-1 2005-08-01 13:06 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Paco sur tero Esperanto Arg-274-101 2013-08-28 18:38 Manfred nur tiun forigu

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur tero

 

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur la Tero

 
tradukita de Willy Nüesch   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La paŝtistoj en libero   Kiam la paŝtistoj sian
Lasis gregon, l' anĝelvorton   Gregon lasis kaj la Dian
Portis tra la basan pordon   Vorton portis tie iam
Al patrino kaj infan'.   Tra la pordo de kaban'
Plu kantadis en lontan'   Al patrino kaj infan',
Ĉielgent' en spaco stela,   Kantis plu la anĝelar'
Plu sonoris la ĉiela   Kun promes' al la homar':
"Paco, paco sur la tero!"   "Paco sur la Ter' por ĉiam!"
 
Ekde tiu vort' anĝela   Kantis tiel l' anĝelar',
Ho ve, kiom da kruela   Spertis tamen la homar'
Faris la militkolero   Kiom da sufer' de tiam
En kiras', sur rajdobest'!   Pro milito kaj malam'
Ofte dum kristnaska fest'   En la Sankta Nokto jam!
Ĥor' spirita kantis time,   Kantis ili petegante
Insistpete, plendesprime:   Kaj mallaŭte akuzante:
"Paco, paco ... sur la tero!"   "Paco sur la Ter' por ĉiam!"
 
Sed eternas kredregulo,   Estas tamen daŭra kredo,
Ke ne ĉiam la feblulo   Ke la malfortul' ne predo
Iĝos pred' kaj rabkonkero   De perforto estu ĉiam.
De aroga murdogest':   Batos iam ties horo,
Iaspeca justo-est'   Eĉ en murdo kaj teroro
En horor' kaj murdo rolas,   Da justec' enestas io.
Regno sin konstrui volas,   Estos hom-generacio,
Serĉas pacon sur la tero.   Kiu pacon serĉos iam.
 
Iom post iom ĝi formos   Malrapide ĝi formiĝos,
Sin, oficos sankte, forĝos   Ĝia tasko plenumiĝos.
Batalilojn sen danĝero,   Forĝos ĝi armilojn iam,
Flamoglavojn por la rajt'.   Kiuj estos sen danĝer',
Filoj kun forteco-trajt',   Kiuj portos al la Ter'
Reĝa gento ekburĝonos,   Pacon, kiu ne plu ĉesas,
Kies helaj tubjoj sonos:   Kiel l' anĝelar' promesas:
Paco, paco sur la tero.   Paco sur la Ter' por ĉiam!
 
Traduko de la Germana poemo "Friede auf
Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado
Ferdinando Majero, *1825-10-11 -
†1898-11-28) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto, s-ro Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, tel.
0041-31-302 66 56), donis al mi, Manfred
Retzlaff, en 2005-07-11 la skriban permeson
pri la publikigo de tiu ĉi poemo en mia
retejo "www.poezio.net". La poemo enestas
ankaŭ en la libro "Elektitaj poemoj de
Conrad Ferdinand Meyer", kiun eldonis s-ro
Willy Nüesch. Ĝi estas aĉetebla ĉe li
aŭ ĉe la libro-servo de UEA (Nieuwe
Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
Nederlando).
  Traduko de la Germana poemo "Friede auf
Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado
Ferdinando Majero, *1825-10-11 -
†1898-11-28) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-12-12.

Conrad Ferdinand Meyer estis svisa poeto,
verkisto kaj tradukisto, kiu naskiĝis en
la svisa urbo Zuriko (Zürich), verkis
precipe en la germana lingvo lirikaĵojn
kaj romanojn, sed ankaŭ romanojn en la
franca lingvo. Pliaj detaloj pri lia vivo
troveblas en la interreto interalie en
http://www.xlibris.de/Autoren/Meyer
Meyer-Biographie/Meyer-Biographie-03.htm
.