eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | nur tiun aldonu | |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | Germana | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | nur tiun aldonu |
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | |
tradukita de Ludwig Emil Meier | tradukita de Joachim Gießner | |
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo | Ĉe put' antaŭ pordego | |
Jen staras la tili', | jen staras la tili'. | |
En kies ombro dolĉe | En ĝia ombro dolĉe | |
Revadis ofte mi. | ja ofte revis mi. | |
En ĝia ŝel' tranĉite | Mi tranĉis karajn vortojn | |
Vidiĝas ama dir', | en ĝia kruda ŝel'. | |
Kaj daŭre min altiras | En ĝojo kaj doloro | |
Al ĝi la korsopir'. | ĝi restis mia cel'. | |
Hodiaŭ, ĉe noktmezo | Mi devis pretermigri | |
Mi pasis ĝin, migrul', | dum nokta obskurec'. | |
Ho! Spite la malhelo | Mi fermis la okulojn | |
Fermiĝis la okul'. | en nigra malhelec'. | |
Sed ĝiaj bonaj branĉoj | Kaj kvazaŭ min vokante | |
Alvokis ŝajne min: | la branĉoj muĝas jen: | |
"Alvenu, ho junulo, | "Ĉi tien vi nur venu | |
Ni repacigos vin!" | kun via korĉagren'." | |
Alblovis vent' malvarme | Malvarma vento blovis | |
Kun granda energi', | dolore kontraŭ mi. | |
Ĉapelon ĝi fortiris, | De l' kap' ĉapel' forflugis, | |
sed ne turniĝis mi. | ne turnis mi al ĝi. | |
Kaj nun, post kelka mejlo | Nun malproksima estas | |
De interspaco, ho! | mi for de la tili', | |
Ankoraŭ bruas l'arbo. | sed vokas ĝi: "Nur venu, | |
"Ĉe mi paciĝu do!" | trankvilon trovos vi!" | |
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) en 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25) en 2001-11. Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro "Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio) en 2001. |