eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Gottfried Keller | * Friede der Kreatur | Germana | Arg-642-318 | 2005-08-02 15:04 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfredo Ratislavo | Pacon al la kreaĵo | Esperanto | 1982-10-10 | Arg-643-318 | MR-003-2 | 2005-08-02 15:49 Manfred | nur tiun forigu |
Richard Schulz | Pacon inter kreaĵoj | Esperanto | 1982-10-15 | Arg-644-318 | 2013-02-26 15:15 Manfred | nur tiun forigu |
Gottfried Keller, | Gottfried Keller, | Gottfried Keller, | ||
tradukita de Richard Schulz | tradukita de Manfredo Ratislavo | |||
Spinnen waren mir auch zuwider | Araneoj min naŭzadis, | Araneojn malŝatadis | ||
All meine jungen Jahre, | Dum mi junulo estis, | Mi dum junecaj jaroj, | ||
Ließen sich von der Decke nieder | De l’ plafon’ malleviĝadis, | Ili malsupren sin lasadis, | ||
In die Scheitelhaare, | Sur la verto-haroj pestis, | Kuris sur la kap-haroj, | ||
Saßen verdächtig in den Ecken | Sidis aĉe enangule; | Sidis kaŝe en anguloj; | ||
Oder rannten, mich zu schrecken, | Aŭ kuregis tarantule, | Min timigis la aĉuloj, | ||
Über Tischgefild und Hände, | Super manoj kaj vitrino., | Sur la tablo kuregadis, | ||
Und das Töten nahm kein Ende. | De l’ mortig’ne estis fino. | La mortigo ne ĉesadis. | ||
Erst als schon die Haare grauten, | Kiam la harar’ griziĝis, | Kiam la harar’ griziĝis, | ||
Begann ich sie zu schonen, | Tiam nur mi ilin lasis. | Mi ilin ne plu ĉasis, | ||
Mit den ruhiger Angeschauten | Pli trankvile mi fariĝis. | Tiam fine mi saĝiĝis, | ||
Brüderlich zu wohnen; | Ilin ne plu embarasis. | Ilin vivi lasis. | ||
Jetzt mit ihren kleinen Sorgen | Kaj fratece ni nun vivas. | Nun mi ilin rare vidas, | ||
Halten sie sich still geborgen, | Mi ne plu ekofensivas. | Kaŝe ili ie sidas; | ||
Läßt sich einmal eine sehen, | Mi endome, ili rete, | Sed se iu sin vidigas, | ||
Lassen wir uns weislich gehen. | Ĉiu agas nun diskrete. | Mi min saĝe elvojigas. | ||
Hätt’ ich nun ein Kind, ein kleines, | Se mi havus infaneton, | Se mi havus infaneton, | ||
In väterlichen Ehren, | Estus patro honorata, | Mi gardus ĝin honore, | ||
Recht ein liebliches, ein feines, | Montrus mi la fajnan reton, | Gvidus ame la hometon, | ||
Würd’ ich’s mutig lehren, | Al la zorge edukata, | Dirus al ĝi kore: | ||
Spinnen mit den Händchen fassen | Kaj instruus ĝin ekpreni | ‚Lasu vivi araneojn, | ||
Und sie freundlich zu entlassen; | Araneojn per la mano, | Ili same sentas veojn.’ | ||
Früher lernt’ es, Friede halten, | Ree ilin ekmalteni. | Frue iĝus ĝi paculo, | ||
Als es mir gelang, dem Alten! | Amus pacon la infano! | Ne nur kiel maljunulo! | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Gottfried Keller (Gotfrido Kelero, *1819-07-09 - †1890-07-16). | Traduko de la Germana poemo "Friede der Kreatur" de Gottfried Keller (Gotfrido Kelero, *1819-07-09 - †1890-07-16) en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26) en 1982-10-15. Pri Rikardo Ŝulco kaj lia Analiza Skolo vidu ankaŭ: http://www.ipernity.com/doc/37943/8965446 kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. Pri Richard Schulz vidu la vikipedian retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. | Traduko de la Germana poemo "Friede der Kreatur" de Gottfried Keller (Gotfrido Kelero, *1819-07-09 - †1890-07-16) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1982-10-10. |