eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | |||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | |||
steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | |||
ravante homojn nin. | En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | |||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | |||
nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | |||
2. Neniu vento blovas, | 2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
la mond' ne plu sin movas | Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
sub paca, klara lun'. | Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | |||
Nun petu noktan benon, | Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | |||
de l'tago la ĉagrenon | En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | |||
dormantaj vi forgesu nun. | De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
en brila ronda belo | Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | |||
duon-videbla nur.1) | Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | |||
ni ofte ĝin priridas, | Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | |||
........................ | Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | |||
........................ | Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | ........................ | |||
........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | ........................ | |||
........................ | Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | |||
........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | |||
5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | |||
........................ | Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | |||
........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | |||
........................ | Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | |||
........................ | Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | ........................ | |||
........................ | Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | |||
6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | |||
........................ | El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | ........................ | |||
........................ | Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | ........................ | |||
........................ | Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | ........................ | |||
........................ | Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | ........................ | |||
........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
kuŝigu vin sen plago, | Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | |||
silentas la anim'. | Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | |||
Ne punu nian faron, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | |||
sed nin kaj la najbaron | Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |