export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfred Retzlaff | Leobschütz | German | Arg-2031-988 | 2014-05-07 11:37 Manfred | only this add | |
Manfred Retzlaff | Glubŝico | Esperanto | Arg-1995-988 | 2014-05-07 10:12 Manfred | only this remove | |
Rudolf Liebisch | * Leobschütz | German | Arg-1994-988 | 2014-04-08 22:45 Manfred | only this add |
Rudolf Liebisch, |
translated by Manfred Retzlaff |
Ho Glubŝic', ne ĉesos ami |
mi vin kaj per kant' ornami |
volas vin. |
Kiel hejma lando mia |
ja sorĉigis milda via |
belo min. |
Kvazaŭ sonĝe kuŝigite |
ĉe l' montara rand' metite |
kŭsis vi, |
kiam vin unuafoje |
en vespera lum' survoje |
vidis mi. |
Viaj domoj brilis ore, |
la ĝardenoj luksis flore |
kun odor', - |
kaj el inter l'urbaj muroj |
la du sveltaj preĝej-turoj |
vidis sor. |
Mi afable akceptiĝis |
kaj finfine resaniĝis |
kor' de mi. |
Kaj la paco serĉadita, |
fine estis donacita |
tiu ĉi. |
Mi en viaj stratoj trovis |
amikecon, kiu movis |
min en kor'. |
Povis vidi mi sur viaj |
stratoj inojn kun iliaj |
bel-dekor'. |
Sonĝas en trankvila horo |
mi, ke hejmas mia koro |
je la fin', |
feliĉiĝis tie ĉi |
kaj pro tio benas mi |
urbon vin. |
Translation of the German poem "Leobschütz" by Rudolf Liebisch (*1861-12-25 - †1939-06-09) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04). |