Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Leobschütz German Arg-2031-988 2014-05-07 11:37 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Glubŝico Esperanto Arg-1995-988 2014-05-07 10:12 Manfred only this remove
Rudolf Liebisch * Leobschütz German Arg-1994-988 2014-04-08 22:45 Manfred only this add

Rudolf Liebisch,
Glubŝico

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Ho Glubŝic', ne ĉesos ami
mi vin kaj per kant' ornami
volas vin.
Kiel hejma lando mia
ja sorĉigis milda via
belo min.
 
Kvazaŭ sonĝe kuŝigite
ĉe l' montara rand' metite
kŭsis vi,
kiam vin unuafoje
en vespera lum' survoje
vidis mi.
 
Viaj domoj brilis ore,
la ĝardenoj luksis flore
kun odor', -
kaj el inter l'urbaj muroj
la du sveltaj preĝej-turoj
vidis sor.
 
Mi afable akceptiĝis
kaj finfine resaniĝis
kor' de mi.
Kaj la paco serĉadita,
fine estis donacita
tiu ĉi.
 
Mi en viaj stratoj trovis
amikecon, kiu movis
min en kor'.
Povis vidi mi sur viaj
stratoj inojn kun iliaj
bel-dekor'.
 
Sonĝas en trankvila horo
mi, ke hejmas mia koro
je la fin',
feliĉiĝis tie ĉi
kaj pro tio benas mi
urbon vin.
 
Translation of the German poem "Leobschütz"
by Rudolf Liebisch (*1861-12-25 -
†1939-06-09) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).