Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Jean de La Fontaine * Le Corbeau et Le Renard French Arg-1963-975 2014-03-13 13:10 Manfred only this add
Pejno Simono La korvo kaj la vulpo Esperanto Arg-1964-975 2014-03-13 13:17 Manfred only this remove
Theodor Etzel. Der Rabe und der Fuchs German Arg-1965-975 2014-03-13 21:06 Manfred only this add

Jean de La Fontaine,
La korvo kaj la vulpo

 
translated by Pejno Simono
 
Fraŭlo Korvo, jen arbopinte,
Tenis enbeke fromaĝon.
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte,
Voĉis allogan omaĝon.
"He, saluton, sinjoro Korvul'.
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'!
Sincere, se via fanfaro
Egalus al via plumaro,
Vi estus fenikso de l' boska popol'."
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'.
Li por najtingali
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali.
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto,
Ke flatado je l' kosto
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu.
Valoras fromaĝon do tiu instru'."
La Korvo, konfuza kaj honta,
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta.
 
Translation of the French poem "Le Corbeau
et Le Renard" by Jean de La Fontaine
(*1621-07.08 - †1695-04.12) into
Esperanto by Pejno Simono (Simon Edward
Adrian Payne, *1941-12-23).

Pri la tradukinto vidu la retejojn
http://fr.wikipedia.org/wiki/Simon_Edward_Adrian_Payne
respektive http://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono.