Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Wilhelm Busch * Die Fliege German Arg-1953-971 2014-03-03 23:08 Manfred only this add
laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach La muŝo Esperanto Arg-1954-971 2014-03-04 13:41 Manfred only this remove

Wilhelm Busch,
La muŝo

 
translated by laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach
 
Jen, post la manĝ', kiam li satas,
la inspektor' ripozi ŝatas.
 
Sed venas muŝo, kiu zumas
kaj la orelon ĉirkaŭumas.
 
Ektimigita el dormeto,
la viro diras: "Nun kvieto!"
 
La muŝo nun, vi tion vidas,
sur lia kalva kapo sidas.
 
"Mi kaptos vin, malica besto!"
li krias kun minaca gesto.
 
Al tablo iras li singarde,
sed psike bolas li jam arde!
 
Spektaklo jen, rigardu lin,
li kun lerteco kaptas ĝin!
 
Nun, post la ĉas' kontrolas li
kaptitan beston tie ĉi.
 
Jen! Zum! La muŝo pro teruro
sin liberigas, sed sen kruro.
 
Sed nun li kun batilo venas,
la vervon li ne plu retenas.
 
Do, kaj por certe kapti ĝin
sur seĝon li starigas sin.
 
Sed krak! La seĝo tuj rompiĝas,
la muŝo ridas kaj foriĝas.
 
Kaj nun per sia tuta forto
la muŝon batas li al morto.
 
La inspektoro kun kontento
"Mi venkis!" diras li, sen pento.
 
La paŭzo ofte taŭgas pli,
se muŝo estas ne ĉe vi.
 
Translation of the German poem "Die Fliege"
by Wilhelm Busch (*1832-04-15 -
†1908-01-09) into Esperanto by
laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach.

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la GEA-revuo
"Esperanto aktuell", n-ro 2014-1. La
tradukon faris komune la partoprenintoj
de la festo "Cent jaroj de Esperanto en
Kronach (Bavario)".