Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Martin Gotthard Schneider * Sieben Leben möcht ich haben German Arg-1938-962 2014-03-16 15:47 Manfred only this add
Adolf Burkhardt Vivojn sep mi volus havi Esperanto Arg-1939-962 2014-01-10 18:35 Manfred only this remove

Martin Gotthard Schneider,
Vivojn sep mi volus havi

 
translated by Adolf Burkhardt
 
Vivojn sep mi volus havi.
Kia beno, kia riĉ'!
Tio por deziroj ĉiuj
estus rava plenumiĝ'.
La unuan mi eluzus,
sxip-stiristo, kapitan',
por la vastan mondon vidi,
veli sur la ocean'.
 
En la dua vivo min en
cirko kovrus klaŭna vest',
kaj admirus ĉiuj min, dre-
siston de sovaĝa best'.
En la tria, politike
estus mi tre grava hom',
ĉiutage inter Moskvo
flugus kaj la Blanka Dom'.
 
Film-stelulo, kanzonisto
estus mi en vivo kvar;
ŝikajn aŭtojn, belajn inojn
mi posedus sen avar'.
Kaj por helpi la homaron,
en la kvina vivo mi
estus kuracisto fama
en tre alta pozici'.
 
Sesa vivo: ĉio nuna
estis nura bagatel'.
Kosmonaŭto mi fariĝos,
flugos inter lun' kaj stel'.
En la sepa vivo - nu, mi
kio povus esti plu?
Certe venos la ideo,
speciala, sen tabu'.
 
Vivojn sep mi volus havi.
Mi ricevis unu por
sole tiun ĉi travivi,
antaŭ ol ĝi flugis for.
Tiu unu, mia, nun, kun
ĝojo, trist', plezuro, dev' -
ke ĝi estu bona vivo -
jen sincera mia rev'.
 
Translation of the German poem "Sieben
Leben möcht ich haben" by Martin Gotthard
Schneider (*1930-04-26) into Esperanto by
Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Adolf_Burkhardt.