Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo * Servisto Rupreĥto Esperanto Arg-193-96 2003-12-11 07:39 Manfred only this remove

Manfredo Ratislavo,
Servisto Rupreĥto

 
De l’ arbaro mi venas, de ekstere;
Aŭskultu: Kristnaskas jam ree surtere!
 
Ĉie, sur ĉiuj abio-pintetoj
Sidas ore brilantaj lumetoj;
 
Kaj supre, el la ĉiel-pordego
Rigardis la krist-infan’ kun mirego.
 
Kaj kiam mi iris tra l’ arbara senfin’,
Per laŭta voĉo alvokis li min:
 
„Ho Rupreĥto, maljuna ulo,
Levu la gambojn, vi vagemulo!
 
En ĉiu domo jam lumas kandelo,
Kaj malfermiĝis la pord’ de l’ ĉielo.
 
Ripozu la homoj unufoje,
Kristnaskon festu ili ĝoje.
 
Kaj morgaŭ surteren mi flugos senpere,
Ĉar ree fariĝu Kristnasko surtere.
 
„Pardonu min, ho Sinjoro“, mi diris,
„Al ĉiu urbo mi ankoraŭ ne iris.
 
Eniru nur tiun ĉi urbon ankoraŭ mi;
Ĉar bonaj infanoj enestas en ĝí.“
 
- „Ĉu havas vi ankaŭ la sakon ĉe vi?“
- „Jes“, mi diris, „estas ĝi tie ĉi;
 
Ĉar al infanoj de ĉiuj landoj
Ja plaĉas nuksoj kaj amandoj.“
 
- „Ĉu havas vi ankaŭ batvergon ĉe vi?“
„Jes“, diris mi, „jen estas ĝi!
 
Ĝi estu por la infanoj, la fiaj.
Batataj estu postaĵoj iliaj.“
 
„Nun iru kun Dio, fidela servisto!“
Parolis al mi la infano Kristo.
 
De l’ arbaro mi venas, de ekstere;
Min kredu: Kristnaskas jam ree surtere!
 
Nu, vi infanoj ĉie ĉi,
ĉu estis karaj ĉiuj vi?
 
Author of this Esperanto poem is Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).