Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Iwan Franko Das Vermächtnis German Arg-1935-955 2014-01-03 14:19 Manfred only this add
Ludmila Novikova Testamento Esperanto Arg-1934-955 2014-01-04 16:34 Manfred only this remove
Твардовский, Александр Твардовский, Завещание Russian Arg-1936-955 2014-01-03 14:51 Manfred only this add
A. Пустогаров Завещание Russian Arg-1925-955 2014-01-03 14:08 Manfred only this add
Тарас Григорьевич Шевченко * Заповіт ukraina Arg-1924-955 2014-01-03 14:01 Manfred only this add

Тарас Григорьевич Шевченко ,
Testamento

 
translated by Ludmila Novikova
 
Kiam mortos mi, amikoj,
Mian tombon faru
En la stepo larĝe vasta
De Ukrajno kara.
Por ke vidu mi la valojn,
Dnepron, krutajn bordojn,
Por ke aŭdu mi muĝantajn
Pro impeto ondojn.
 
Kiam sangon malamikan
For de l' ter' Patria
Portos ili al la maro,
Eltombiĝos mi ja.
Lasos ĉion kaj al Dio
Portos mian pion,
Preĝos verve... Sed ĝis tio
Mi ne scias Dion!
 
Tombon faru kaj ekstaru,
Ŝiru ĉenan feron
Kaj aspergu per tirana
Sango la liberon!
Kaj en nova familio,
La libera, forta,
Ne forgesu rememori
Min per danko vorta!
 
Translation of the ukraina poem "Заповіт"
by Тарас Григорьевич
Шевченко (*1814-02-25 -
†1861-02-26) into Esperanto by
Ludmila Novikova.