Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Richard Schulz * Ordinara romanco Esperanto Arg-1923-954 2013-12-18 17:28 Manfred only this remove

Richard Schulz,
Ordinara romanco

 
Li kaj ŝi jam konas sin delonge,
pli precize, jam de dek-du jaroj,
kaj ilian amon kvazaŭ sponge
sorbis for unua grizaj haroj.
 
Tre dolore ili jen silentas,
jen dolore ankaŭ babilaĉas,
kisas sin, sed jam kisante pentas,
ĉar la kisoj tute ne plu plaĉas.
 
Foje ŝi senhelpe ekploregas.
Tion li rigardas tre ĝenite.
Li ĉagrenon sian ame flegas.
Tion ŝi suferas tre premite.
 
"Ni promenu iom ĉe la bordo!"
diris li kaj ŝi pri tio miras.
Ili do promenas laŭ la fjordo,
ree venas hejmen kaj sopiras.
 
La feliĉo ege for elglitis.
"Ĉu vi do la pordon bone ŝlosis?"
Ili sin rigardi eĉ evitis.
Sed la botojn ili zorge brosis.
 
 
Author of this Esperanto poem is Richard
Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 -
†1997-09-26).

Tiu ĉi poemo aperis en 1979-10-01 en la
"Vestfaliaj Flugfolioj", eldonitaj de
Rikardo Ŝulco (Richard Schulz), en la
numero 791001. Pri la verkinto vidu la
vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.