Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Adoro Esperanto Arg-1921-952 2014-01-10 16:21 Manfred only this remove
Manfred Retzlaff Anbetung German Arg-1926-952 2014-01-07 18:53 Manfred only this add
Manfred Hausmann * Anbetung German Arg-1920-952 2013-12-23 20:37 Manfred only this add

Manfred Hausmann,
Adoro

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Kun nia reĝpotenco ni
alrajdis pezakore.
Tag-nokte neĝis ti ĉi,
dum venis ni defore.
 
En la kabanon iras ni
infanon ekvidante,
nin klinas antaŭ tiu ĉi,
la manojn kunfaldante.
 
La mirho estas tie ĉi,
la or' kaj olibano.
Ridetas vi, konfuzas vi
nin tute, ho infano.
 
Alian ni ja kredis vin.
Ni iras en malhelon,
de l' kapo ni deprenas ĝin,
de l' krono oran belon.
 
Ja ĉion, kion scias ni,
la tutan homan scion,
ne gravas tio ja por ni,
forgesu ni ĉi tion!
 
La mio, kiu kreis sin1)
supere de aliaj,
ho, kie ni nun trovu ĝin,
ĉu en internoj niaj?
 
Ni klinas nin nun antaŭ vi,
kun aflikteco nia.
Kaj nin klinante sentas ni:
Mizer' finiĝas ĉia.
 
Jen skuas la ĉevaloj sin
tintante sonorile.
Sen bruo falas super ĝin
neĝflokoj tre trankvile.
 
Translation of the German poem "Anbetung"
by Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\La "mi" kreinta iam sin