Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Gafur Gazizi * Alian mondon! Esperanto Arg-1914-950 2013-12-14 16:36 Manfred only this remove

Gafur Gazizi,
Alian mondon!

 
Kun via animo mistera,
lontana,
min ligas fadeno de sento tenera
kaj kuras laŭ ĝi el la koro infana
kurento de mia animo sincera.
 
Mi skribas al vi la leteron kun ĝojo
ne nur por saluti vin per bona vorto,
sed por inter ni estu ĉiam la vojo
sur ponto liganta la bordon kun bordo.
 
Mi volas ke nin en la mondo sensenta
kunigu parolo de l’ koro al l’ koro.
Ne venu al ni la soleco turmenta,
ne ronĝu estinta aŭ nova doloro...
 
Kun vi, mia kara amiko lontana,
deziras mi loĝi la mondon unikan,
kreitan de mia imago infana,
kaj ĝui en ĝi la feliĉon amikan.
 
Author of this Esperanto poem is Gafur
Gazizi.

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poemon en http://my.opera.com/poezio/blog/.