Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Iwan Franko Das Vermächtnis German Arg-1912-949 2013-12-14 13:49 Manfred only this add
Ludmila Novikova Testamento Esperanto Arg-1913-949 2014-01-03 13:25 Manfred only this remove
Тарас Григорьевич Шевченко * Завещание Russian Arg-1911-949 2014-01-03 13:28 Manfred only this add

Тарас Григорьевич Шевченко ,
Testamento

 
translated by Ludmila Novikova
 
Kiam mortos mi, amikoj,
Mian tombon faru
En la stepo larĝe vasta
De Ukrajno kara:
Por ke vidu mi la valojn,
Dnepron kaj montetojn,
Por ke aŭdu, kiel muĝas
La river' impeta.
Kiam sangon malamikan
For de l' ter' Patruja
Portos ĝi al blua maro,
Mi ekstaros tuje.
Lasos ĉion kaj mem Dion
Mi atingos pie,
prenos verve ... Sed sen tio
Mi ne scias Dion!
Tombon faru kaj ekstaru,
Ŝiru ĉenon feran,
Kaj aspergu per tirana
Sango la liberon!
Kaj en nova familio,
Granda, bela, forta,
Ne forgesu remmemori
Min per bona vorto!
 
Translation of the Russian poem
"Завещание " by Тарас
Григорьевич Шевченко
(*1814-02-25 - †1861-02-26) into
Esperanto by Ludmila Novikova.

Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj",
prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989.
Pri la tradukinto vidu la retejon "". La
poemo troviĝas en la reto en
http://ru.wikipedia.org/wiki/Зав
щание_(стихотворение)
.