Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show only standard export formats]
 additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Schulz, Richard Sankta nokto Esperanto 1981-12.01 Arg-1191-94 2014-12-24 17:39 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo Sankta nokto Esperanto 2000-12 Arg-191-94 2006-04-27 13:10 Manfred only this remove
Mohr, Joseph * Stille Nacht, heilige Nacht German 1818-12-24 Arg-190-94 | MR-011-2 2014-12-24 17:49 Manfred only this add
Kaiser, Hans-Georg Paca Nokt'! [-] Esperanto Arg-712-94 2006-04-27 13:26 Manfred only this add

Joseph Mohr,
Sankta nokto

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
1. Sankta nokt’ estas nun ja!
Dormas jam ĉie la
homoj krome de l’ kara par’.
“Kara knabo en bukla harar’,
dormu vi en la trankvil’,
dormu vi en la trankvil’!”
 
2. Sankta nokt’ estas nun ja!
Fil’ de Di’, kiom da
amo elradias el vi!
Nun per vi ja saviĝis ni,
Krist’, pro via naskiĝ’,
Krist’, pro via naskiĝ’.
 
3. Sankta nokt’ estas nun ja!
Savon nun ĝi al la
mondo portis, vidigas ĝi
la plenecon de l’ graco al ni:
Dion en homa figur’,
Dion en homa figur’.
 
4. Sankta nokt’ estas nun ja!
La potenc’ nun de la
patra amo verŝiĝas en Lin,
grace, patre brakumas Li nin,
la popolojn de l’ mond’,
la popolojn de l’ mond’.
 
5. Sankta nokt’ estas nun ja!
La Sinjor’ jam en pra-
temp’ promesis, ne plu kun koler’,
al ni homoj sur tiu ĉi Ter’
la pardonemon de Li,
la pardonemon de Li.
 
6. Sankta nokt’ estas nun ja!
Sonas Haleluja’
sur la Tero nun ĉie ĉi.
Al paŝtistoj sciiĝis ĝi:
“La Savint’ venis jen,
la Savint’ venis j44. 2.en.”
 
Translation of the German poem "Stille
Nacht, heilige Nacht" by Joseph Mohr (*1792
- †1848) into Esperanto by Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
on 2000-12.