Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 65 * Antoniuslied German Arg-1782-896 2013-06-04 15:07 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Antonio-kanto Esperanto Arg-1783-896 2013-06-04 15:19 Manfred only this remove

N. N. 65,
Antonio-kanto

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Ho Antonio, lumo de l' graco,
Ho Antonio, petu por ni!
Gvidas vi nin tra malluma spaco.
Ho Antonio, petegu por ni!
Estas la mondon vi ja superinta,
Dion en la dezerto trovinta.
Ho Antonio, petu por ni,
Granda sanktulo, petegu por ni!
 
Forta helpanto de la mizeruloj,
Ho Antonio, petu por ni!
Helpu al ni, ni kompatinduloj,
Ho Antonio, petegu por ni.
Ŝirmu nin kontraŭ malsan' kaj danĝero,
Por ke ni estu sekuraj sur Tero!
Ho Antonio, petu por ni,
Granda sanktulo, petegu por ni!
 
Kiel protektas vin viaj anĝeloj,
Ho Antonio, petu por ni,
Helpu nin vi en ĉiuj kvereloj.
Ho Antonio, petegu pr ni!
Ke post kverel' kaj surtera malpaco
Estu beataj ni pro Dia graco.
Ho Antonio, petu por ni,
Granda sanktulo, petegu por ni!
 
Translation of the German poem "Antoniuslied"
by N. N. 65 into Esperanto by Manfred
Retzlaff (*1938-11-04).

Vidu ankaŭ la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_de_Padovo.
Siehe auch die Internetseite des Ortsteiles
Benteler: http://de.wikipedia.org/wiki/Benteler_(Langenberg).
Dort ist auch die Kirche St. Antonius
abgebildet.