Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Jones, Malcolm Ode to Samarkand English Arg-2037-860 2014-10-16 20:52 Manfred only this add
Masalkin, Vladimir Odo al Samarkando Esperanto Arg-1734-860 2013-03-24 15:52 Manfred only this add
Minnaja, Carlo Ode a Samarcanda [-] itala Arg-2206-860 2014-11-13 12:31 Manfred only this add
Retzlaff, Manfred Ode für Samarkand German Arg-1735-860 2013-04-03 23:31 Manfred only this add
Retzlaff, Manfred Odo al Samarkando Esperanto 2013-03-25 Arg-1736-860 2013-03-26 17:48 Manfred only this remove
Алексеева , Ирина Саверьевна * Oда Самарканду Russian Arg-1733-860 2014-05-15 12:22 Manfred only this add

Ирина Саверьевна Алексеева ,
Odo al Samarkando

 
translated by Manfred Retzlaff
 
laŭvorta Esperantigo de la germanigo
 
Mi kantas al vi, ho Samarkand'
Tiun ĉi kanton. Vi restis tiel juna.
Vi estas konata en la tuta mondo.
Kiu vin vidis, tiuj devas vin ami.
 
Profeto vin iam antaŭvidis
En sonĝo antaŭ longa, longa tempo,
Kaj Temerlan' vin konstruis
En via tuta majesteco.
 
Kaj viaj sanktaj haloj, trezorejo
De l' arto kaj de l' instruo,
Jarcentojn ili jam staras tie,
Kvazaŭ apenaŭ pasis tempo.
 
Tie ĉi la poeto Navoi
Estas kantinta pri amo kaj forto,
Kaj liaj kantoj ankoraŭ neniam
En tiu lando tute estas forsonintaj.
 
La kupoloj de la minaretoj tie ĉi,
Ili lumas tage kiel nokte la steloj.
Per la dekoro de iliaj ornamoj
Ili salutas ĉiun jam de fore.
 
Ho Samarkand, urbo de l' saĝeco!
Tie ĉi staras preĝejoj kaj moskeoj,
Kai tiu, kiu vin konas, tiu diras,
Ke en la mondo li vidis nenion pli belan.
 
Ho Samarkand, floru kaj prosperu!
Via gloro disfamiĝu ĉie,
Kaj eterne nepereema estu!
Ankaŭ estonte nin akompanu!
 
Translation of the Russian poem "Oда
Самарканду" by Ирина
Саверьевна Алексеева
into Esperanto by Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) on 2013-03-25.