Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Carlo Minnaja Ode a Samarcanda [-] itala Arg-2206-860 2014-11-13 12:31 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Ode für Samarkand German Arg-1735-860 2013-04-03 23:31 Manfred only this add
Malcolm Jones Ode to Samarkand English Arg-2037-860 2014-10-16 20:52 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Odo al Samarkando Esperanto 2013-03-25 Arg-1736-860 2013-03-26 17:48 Manfred only this add
Vladimir Masalkin Odo al Samarkando Esperanto Arg-1734-860 2013-03-24 15:52 Manfred only this remove
Ирина Саверьевна Алексеева * Oда Самарканду Russian Arg-1733-860 2014-05-15 12:22 Manfred only this add

Ирина Саверьевна Алексеева ,
Odo al Samarkando

 
translated by Vladimir Masalkin
 
Mi kantas vin, ho, Samarkand’
Kaj laŭdas mi aspekton sunan!
Kaj vian koron — Registan’ —
Mi ĉiam pretas nomi juna.
 
Korbaton ĝian sub stelar’
Eksentis Ulughbek junece.
Kaj daŭras de Timur centjar’
Kaj pli ĝi longas majestece!
 
Madrasoj sanktaj estas nun
La ejoj por la art’ kaj sentoj.
Kaj de belec’ ilia sun’
Centjarojn igis la momentoj.
 
La poezi’ de Navoi,
Je amo kaj je forto riĉa,
Tre helpis al popol’ de vi
Fiera resti kaj feliĉa.
 
De minaretoj kupolar’
Similas al stelar’ ĉiela,
Beleco de la ornamar’,
Lazuro pura kaj tre hela.
 
En saĝa urbo de l’anim’
Moske’ najbaras kun preĝejo.
Por homoj, kiuj amas vin,
Vi estas bela rifuĝejo!
 
Ho, Samarkand’, disfloru pli
Kaj gloru vin bonagoj fame!
Kaj flugu al eterno vi,
Restante apud ni ĉiame.
 
Translation of the Russian poem "Oда
Самарканду" by Ирина
Саверьевна Алексеева
into Esperanto by Vladimir Masalkin.