Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Elias Salomon * Fiducit! Germana 1834 Arg-167-84 2003-11-09 22:26 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Fiducit! Esperanto 1907 Arg-168-84 2004-03-26 20:56 Manfred nur tiun forigu

Elias Salomon,
Fiducit!

 

Elias Salomon,
Fiducit!

 
tradukita de Ludwig Emil Meier    
 
"Fiducit" estas vorto el al studenta
lingvaĵo el la 18a jarcento, kiu estas
mallongigo de la latinaj vortoj "Fiducia
sit". Tiuj vortoj signifas laŭvorte
tradukite: "Estu konfido" La esprimo estis
uzata de la studentoj dum ilia kunvenoj
en la senco de "Konsentite".
   
 
1. Kunuloj tri kunsidis   1. Es hatten drei Gesellen
For de bruanta mond',   ein fein Kollegium.
Kaj iris la pokalo   Es kreiste so fröhlich der Becher
Kun ĝojo en la rond'.   in dem kleinen Kreise herum.
 
2. Ridadis ili trinkante,   2. Sie lachten dazu und sangen
Senzorge kun kontent'   und waren froh und frei,
De l'mondo tagmizero   des Weltlaufs Elend und Sorgen,
Forflugis kun la vent'.   sie gingen an ihnen vorbei.
 
3. Ekmortis unu el ili   3. Da starb von den dreien der eine,
Kaj dua la kunul' -   der andere folgte ihm nach,
La tria nun solece   und es blieb der dritte alleine
Restadis jen trinkul'.   in dem öden Jubelgemach.
 
4. Kaj kiam la hor' alvenis   4. Und wenn die Stunde gekommen
De tiu kolegi',   des Zechens und der Lust,
Li igis plenigi pokalojn   dann tät er die Becher füllen
Kaj kantis kun energi'.   und sang aus voller Brust.
 
5. Sidante iam kun liro   5. So saß er einst auch beim Mahle
Ĉe manĝo en la hal',   und sang zum Saitenspiel,
Subite falis larmo   und zu dem Wein im Pokale
En vinon de pokal'.   eine helle Träne fiel.
 
6. "Al vi, kunuloj, trinkas   6. Ich trink euch ein Schmollis, ihr Brüder!
Mi nun; sed kial vi   Wie sitzt ihr so stumm und so still?
Silente nek moviĝas?   Was soll aus der Welt denn noch werden,
Pro kio restas mi?"   wenn keiner mehr trinken will.
 
7. Jen glasoj tri eksonis   7. Da klangen der Gläser dreie
Kaj malpleniĝis du:   und wurden mählich leer:
"Al via, gaja kunulo!" --   "Fiducit, fröhlicher Bruder!"
- Li jam ne trinkis plu! -   Der trank keinen Tropfen mehr.
 
Traduko de la Germana poemo "Fiducit!" de
Elias Salomon (*1814 - †1885) en
Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16
- †1919) en 1907.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Esperantista Kantaro", kiu enhavas
tradukojn de germanaj kantoj. La tradukoj
estas faritaj de Ludwig Emil Meier. La
libro estas eldonita en 1907 de Hans
Theodor Hoffmann (Steglitzer Str. 44,
Berlin, Germanio).
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Elias Salomon (*1814 - †1885),
publikigita 1834.