export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | German | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | only this add |
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | only this remove |
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | only this remove |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | only this remove |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | ||
translated by Ludwig Emil Meier | translated by Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | translated by Joachim Gießner | ||
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo | Ĉe puto antaŭ l' urbo | Ĉe put' antaŭ pordego | ||
Jen staras la tili', | jen staras la tili', | jen staras la tili'. | ||
En kies ombro dolĉe | en kies ombro dolĉe | En ĝia ombro dolĉe | ||
Revadis ofte mi. | revadis ofte mi. | ja ofte revis mi. | ||
En ĝia ŝel' tranĉite | Mi tranĉis en la ŝelon | Mi tranĉis karajn vortojn | ||
Vidiĝas ama dir', | amsignojn pro memor'; | en ĝia kruda ŝel'. | ||
Kaj daŭre min altiras | sopir' min tien logis | En ĝojo kaj doloro | ||
Al ĝi la korsopir'. | en ĝojo kaj dolor'. | ĝi restis mia cel'. | ||
Hodiaŭ, ĉe noktmezo | En lasta nokto pasis | Mi devis pretermigri | ||
Mi pasis ĝin, migrul', | mi preter la tili', | dum nokta obskurec'. | ||
Ho! Spite la malhelo | sed malgraŭ la malhelo | Mi fermis la okulojn | ||
Fermiĝis la okul'. | okulojn fermis mi. | en nigra malhelec'. | ||
Sed ĝiaj bonaj branĉoj | Jen ĝiaj branĉoj muĝis | Kaj kvazaŭ min vokante | ||
Alvokis ŝajne min: | kaj ŝajnis logi min: | la branĉoj muĝas jen: | ||
"Alvenu, ho junulo, | "Restadu, ho migrulo, | "Ĉi tien vi nur venu | ||
Ni repacigos vin!" | ni trankviligos vin!" | kun via korĉagren'." | ||
Alblovis vent' malvarme | La vento kontraŭblovis, | Malvarma vento blovis | ||
Kun granda energi', | ĉapelon ŝiris for. | dolore kontraŭ mi. | ||
Ĉapelon ĝi fortiris, | Sed pelis min antaŭen | De l' kap' ĉapel' forflugis, | ||
sed ne turniĝis mi. | turmentoj de la kor'. | ne turnis mi al ĝi. | ||
Kaj nun, post kelka mejlo | Se plue mi vagadus | Nun malproksima estas | ||
De interspaco, ho! | eĉ ĝis la monda fin', | mi for de la tili', | ||
Ankoraŭ bruas l'arbo. | la branĉoj ĉiam logus: | sed vokas ĝi: "Nur venu, | ||
"Ĉe mi paciĝu do!" | "Ni trankviligos vin!" | trankvilon trovos vi!" | ||
Translation of the German poem "Der Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) into Esperanto by Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) on 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. | Translation of the German poem "Der Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) into Esperanto by Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj). Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68. Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi ne estas la origina tradukversio de L. E. MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem. | Translation of the German poem "Der Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25) on 2001-11. Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro "Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio) en 2001. |