Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred only this remove
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum German 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred only this add
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred only this remove
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred only this add

Wilhelm Müller,
La tilio

 

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 
translated by Ludwig Emil Meier   translated by Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)
 
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo   Ĉe puto antaŭ l' urbo
Jen staras la tili',   jen staras la tili',
En kies ombro dolĉe   en kies ombro dolĉe
Revadis ofte mi.   revadis ofte mi.
En ĝia ŝel' tranĉite   Mi tranĉis en la ŝelon
Vidiĝas ama dir',   amsignojn pro memor';
Kaj daŭre min altiras   sopir' min tien logis
Al ĝi la korsopir'.   en ĝojo kaj dolor'.
 
Hodiaŭ, ĉe noktmezo   En lasta nokto pasis
Mi pasis ĝin, migrul',   mi preter la tili',
Ho! Spite la malhelo   sed malgraŭ la malhelo
Fermiĝis la okul'.   okulojn fermis mi.
Sed ĝiaj bonaj branĉoj   Jen ĝiaj branĉoj muĝis
Alvokis ŝajne min:   kaj ŝajnis logi min:
"Alvenu, ho junulo,   "Restadu, ho migrulo,
Ni repacigos vin!"   ni trankviligos vin!"
 
Alblovis vent' malvarme   La vento kontraŭblovis,
Kun granda energi',   ĉapelon ŝiris for.
Ĉapelon ĝi fortiris,   Sed pelis min antaŭen
sed ne turniĝis mi.   turmentoj de la kor'.
Kaj nun, post kelka mejlo   Se plue mi vagadus
De interspaco, ho!   eĉ ĝis la monda fin',
Ankoraŭ bruas l'arbo.   la branĉoj ĉiam logus:
"Ĉe mi paciĝu do!"   "Ni trankviligos vin!"
 
Translation of the German poem "Der
Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07
- †1827-10-01) into Esperanto by
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
on 1907.

Tio estas la origina tradukversio de L.
E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto
"Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS
TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en
Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi
esperantigo troviĝas ankaŭ en
http://kantaro.ikso.net/la_tilio.
Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623.
  Translation of the German poem "Der
Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07
- †1827-10-01) into Esperanto by
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.