export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | only this add |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | only this add | |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | German | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | only this add |
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | only this remove |
Wilhelm Müller, |
translated by Ludwig Emil Meier |
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo |
Jen staras la tili', |
En kies ombro dolĉe |
Revadis ofte mi. |
En ĝia ŝel' tranĉite |
Vidiĝas ama dir', |
Kaj daŭre min altiras |
Al ĝi la korsopir'. |
Hodiaŭ, ĉe noktmezo |
Mi pasis ĝin, migrul', |
Ho! Spite la malhelo |
Fermiĝis la okul'. |
Sed ĝiaj bonaj branĉoj |
Alvokis ŝajne min: |
"Alvenu, ho junulo, |
Ni repacigos vin!" |
Alblovis vent' malvarme |
Kun granda energi', |
Ĉapelon ĝi fortiris, |
sed ne turniĝis mi. |
Kaj nun, post kelka mejlo |
De interspaco, ho! |
Ankoraŭ bruas l'arbo. |
"Ĉe mi paciĝu do!" |
Translation of the German poem "Der Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) into Esperanto by Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) on 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. |