Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum German 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred only this add
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred only this add
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred only this add
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred only this remove

Wilhelm Müller,
La tilio

 
translated by Ludwig Emil Meier
 
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo
Jen staras la tili',
En kies ombro dolĉe
Revadis ofte mi.
En ĝia ŝel' tranĉite
Vidiĝas ama dir',
Kaj daŭre min altiras
Al ĝi la korsopir'.
 
Hodiaŭ, ĉe noktmezo
Mi pasis ĝin, migrul',
Ho! Spite la malhelo
Fermiĝis la okul'.
Sed ĝiaj bonaj branĉoj
Alvokis ŝajne min:
"Alvenu, ho junulo,
Ni repacigos vin!"
 
Alblovis vent' malvarme
Kun granda energi',
Ĉapelon ĝi fortiris,
sed ne turniĝis mi.
Kaj nun, post kelka mejlo
De interspaco, ho!
Ankoraŭ bruas l'arbo.
"Ĉe mi paciĝu do!"
 
Translation of the German poem "Der
Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07
- †1827-10-01) into Esperanto by
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
on 1907.

Tio estas la origina tradukversio de L.
E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto
"Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS
TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en
Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi
esperantigo troviĝas ankaŭ en
http://kantaro.ikso.net/la_tilio.
Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623.