Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred only this remove
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred only this remove
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum German 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred only this add
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred only this add

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 

Wilhelm Müller,
Ĉe put' antaŭ pordego

 
translated by Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)   translated by Joachim Gießner
 
Ĉe puto antaŭ l' urbo   Ĉe put' antaŭ pordego
jen staras la tili',   jen staras la tili'.
en kies ombro dolĉe   En ĝia ombro dolĉe
revadis ofte mi.   ja ofte revis mi.
Mi tranĉis en la ŝelon   Mi tranĉis karajn vortojn
amsignojn pro memor';   en ĝia kruda ŝel'.
sopir' min tien logis   En ĝojo kaj doloro
en ĝojo kaj dolor'.   ĝi restis mia cel'.
 
En lasta nokto pasis   Mi devis pretermigri
mi preter la tili',   dum nokta obskurec'.
sed malgraŭ la malhelo   Mi fermis la okulojn
okulojn fermis mi.   en nigra malhelec'.
Jen ĝiaj branĉoj muĝis   Kaj kvazaŭ min vokante
kaj ŝajnis logi min:   la branĉoj muĝas jen:
"Restadu, ho migrulo,   "Ĉi tien vi nur venu
ni trankviligos vin!"   kun via korĉagren'."
 
La vento kontraŭblovis,   Malvarma vento blovis
ĉapelon ŝiris for.   dolore kontraŭ mi.
Sed pelis min antaŭen   De l' kap' ĉapel' forflugis,
turmentoj de la kor'.   ne turnis mi al ĝi.
Se plue mi vagadus   Nun malproksima estas
eĉ ĝis la monda fin',   mi for de la tili',
la branĉoj ĉiam logus:   sed vokas ĝi: "Nur venu,
"Ni trankviligos vin!"   trankvilon trovos vi!"
 
Translation of the German poem "Der
Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07
- †1827-10-01) into Esperanto by
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.
  Translation of the German poem "Der
Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07
- †1827-10-01) into Esperanto by
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25) on 2001-11.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio) en 2001.