Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred only this add
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred only this remove
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum German 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred only this add
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred only this add

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 
translated by Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)
 
Ĉe puto antaŭ l' urbo
jen staras la tili',
en kies ombro dolĉe
revadis ofte mi.
Mi tranĉis en la ŝelon
amsignojn pro memor';
sopir' min tien logis
en ĝojo kaj dolor'.
 
En lasta nokto pasis
mi preter la tili',
sed malgraŭ la malhelo
okulojn fermis mi.
Jen ĝiaj branĉoj muĝis
kaj ŝajnis logi min:
"Restadu, ho migrulo,
ni trankviligos vin!"
 
La vento kontraŭblovis,
ĉapelon ŝiris for.
Sed pelis min antaŭen
turmentoj de la kor'.
Se plue mi vagadus
eĉ ĝis la monda fin',
la branĉoj ĉiam logus:
"Ni trankviligos vin!"
 
Translation of the German poem "Der
Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07
- †1827-10-01) into Esperanto by
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.