export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | only this remove |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | only this remove | |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | German | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | only this add |
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | only this remove |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | ||
translated by Joachim Gießner | translated by Ludwig Emil Meier | translated by Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | ||
Ĉe put' antaŭ pordego | Ĉe l'puto antaŭ l'urbo | Ĉe puto antaŭ l' urbo | ||
jen staras la tili'. | Jen staras la tili', | jen staras la tili', | ||
En ĝia ombro dolĉe | En kies ombro dolĉe | en kies ombro dolĉe | ||
ja ofte revis mi. | Revadis ofte mi. | revadis ofte mi. | ||
Mi tranĉis karajn vortojn | En ĝia ŝel' tranĉite | Mi tranĉis en la ŝelon | ||
en ĝia kruda ŝel'. | Vidiĝas ama dir', | amsignojn pro memor'; | ||
En ĝojo kaj doloro | Kaj daŭre min altiras | sopir' min tien logis | ||
ĝi restis mia cel'. | Al ĝi la korsopir'. | en ĝojo kaj dolor'. | ||
Mi devis pretermigri | Hodiaŭ, ĉe noktmezo | En lasta nokto pasis | ||
dum nokta obskurec'. | Mi pasis ĝin, migrul', | mi preter la tili', | ||
Mi fermis la okulojn | Ho! Spite la malhelo | sed malgraŭ la malhelo | ||
en nigra malhelec'. | Fermiĝis la okul'. | okulojn fermis mi. | ||
Kaj kvazaŭ min vokante | Sed ĝiaj bonaj branĉoj | Jen ĝiaj branĉoj muĝis | ||
la branĉoj muĝas jen: | Alvokis ŝajne min: | kaj ŝajnis logi min: | ||
"Ĉi tien vi nur venu | "Alvenu, ho junulo, | "Restadu, ho migrulo, | ||
kun via korĉagren'." | Ni repacigos vin!" | ni trankviligos vin!" | ||
Malvarma vento blovis | Alblovis vent' malvarme | La vento kontraŭblovis, | ||
dolore kontraŭ mi. | Kun granda energi', | ĉapelon ŝiris for. | ||
De l' kap' ĉapel' forflugis, | Ĉapelon ĝi fortiris, | Sed pelis min antaŭen | ||
ne turnis mi al ĝi. | sed ne turniĝis mi. | turmentoj de la kor'. | ||
Nun malproksima estas | Kaj nun, post kelka mejlo | Se plue mi vagadus | ||
mi for de la tili', | De interspaco, ho! | eĉ ĝis la monda fin', | ||
sed vokas ĝi: "Nur venu, | Ankoraŭ bruas l'arbo. | la branĉoj ĉiam logus: | ||
trankvilon trovos vi!" | "Ĉe mi paciĝu do!" | "Ni trankviligos vin!" | ||
Translation of the German poem "Der Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25) on 2001-11. Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro "Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio) en 2001. | Translation of the German poem "Der Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) into Esperanto by Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) on 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. | Translation of the German poem "Der Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) into Esperanto by Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj). Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68. Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi ne estas la origina tradukversio de L. E. MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem. |