export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | only this remove |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | only this remove | |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | German | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | only this add |
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | only this add |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | |
translated by Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | translated by Joachim Gießner | |
Ĉe puto antaŭ l' urbo | Ĉe put' antaŭ pordego | |
jen staras la tili', | jen staras la tili'. | |
en kies ombro dolĉe | En ĝia ombro dolĉe | |
revadis ofte mi. | ja ofte revis mi. | |
Mi tranĉis en la ŝelon | Mi tranĉis karajn vortojn | |
amsignojn pro memor'; | en ĝia kruda ŝel'. | |
sopir' min tien logis | En ĝojo kaj doloro | |
en ĝojo kaj dolor'. | ĝi restis mia cel'. | |
En lasta nokto pasis | Mi devis pretermigri | |
mi preter la tili', | dum nokta obskurec'. | |
sed malgraŭ la malhelo | Mi fermis la okulojn | |
okulojn fermis mi. | en nigra malhelec'. | |
Jen ĝiaj branĉoj muĝis | Kaj kvazaŭ min vokante | |
kaj ŝajnis logi min: | la branĉoj muĝas jen: | |
"Restadu, ho migrulo, | "Ĉi tien vi nur venu | |
ni trankviligos vin!" | kun via korĉagren'." | |
La vento kontraŭblovis, | Malvarma vento blovis | |
ĉapelon ŝiris for. | dolore kontraŭ mi. | |
Sed pelis min antaŭen | De l' kap' ĉapel' forflugis, | |
turmentoj de la kor'. | ne turnis mi al ĝi. | |
Se plue mi vagadus | Nun malproksima estas | |
eĉ ĝis la monda fin', | mi for de la tili', | |
la branĉoj ĉiam logus: | sed vokas ĝi: "Nur venu, | |
"Ni trankviligos vin!" | trankvilon trovos vi!" | |
Translation of the German poem "Der Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) into Esperanto by Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj). Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68. Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi ne estas la origina tradukversio de L. E. MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem. | Translation of the German poem "Der Lindenbaum" by Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25) on 2001-11. Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro "Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio) en 2001. |