Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Jam dormas la floretoj Esperanto 1978-01 Arg-1664-828 2013-02-15 23:17 Manfred only this remove
Anton Wilhelm von Zuccalmaglio * Die Blümelein, sie schlafen German Arg-1663-828 2015-04-01 17:45 Manfred only this add

Anton Wilhelm von Zuccalmaglio,
Jam dormas la floretoj

 
translated by Manfred Retzlaff
 
1. Jam dormas la floretoj
jen en la luna bril',
moviĝas la kapetoj
samkiel la lulil'.
Sonĝante pri printempa sun'
la arbo dormas nun.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
2. Kantadis la birdetoj,
dum lumis hela sun',
kuŝante en nestetoj
ekdormas ili nun.
Silentas tuta la natur',
la grilo ĉirpas nur.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
3. Jen tra la fenestreto
rigardas sablulet',
ĉu ie en dometo
ne dormas infanet'.
En la okulojn de ĝi
enmetas sablon li.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
4. Foriru, sabluleto!
Ja dormas karulet',
nun ĝia okuleto
fermiĝis pro dormet'.
Je l' nova tago ree ĝi
rigardos ek al mi.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
5. Nun dormas la infano
kaj sonĝas bele ĝi,
estante en la mano
de l' ĉiopova Di'.
Infanoj ĉiuj dormas nun,
ĝis levos sin la sun'.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
Translation of the German poem "Die
Blümelein, sie schlafen" by Anton Wilhelm
von Zuccalmaglio (*1803-04-12 -
†1869-03-23) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1978-01.

Mi, Manfred Retzlaff, aldonis kvinan
strofon, kiun oni eble povas kanti kiel
lastan strofon, anstataŭ la kvara.
La melodio estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=w9DIHx6isdU.