Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 56 Amo regu super ĉio! Esperanto Arg-1649-822 2013-02-06 23:11 Manfred only this remove
Johann Friedrich Hahn * Liebe herrsche über allem German Arg-1648-822 2013-02-06 23:04 Manfred only this add

Johann Friedrich Hahn,
Amo regu super ĉio!

 
translated by N. N. 56
 
Celon altan ni aliru,
Elektitan per la koro.
Celon indan ni defendu
En plenplena eĉ laboro.
 
Laŭtavoĉe ni elvoku
Inter homoj en sufero:
Amo regu super ĉio!
Paco estu sur la Tero!
 
Tedajn barojn ni forigu,
Homoj ĉiuj iĝu fratoj!
Ord' de l' mond' al ni utilu.
Malgraŭ malhelpaĵoj ligu
Amo nin en homrilatoj. -
Suno de la Ĝojo brilu!
 
Translation of the German poem "Liebe
herrsche über allem" by Johann Friedrich
Hahn (*1753-12-28 - †1779-05-30)
into Esperanto by N. N. 56.

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la jaro
1948 en la revuo "Heroldo de Esperanto",
laŭ informo de la dana s-ano Lars Kromann.