Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 53 Tragika historio Esperanto Arg-1641-818 2013-02-04 23:06 Manfred only this remove
Adelbert von Chamisso * Tragische Geschichte German Arg-1640-818 2013-02-04 23:07 Manfred only this add

Adelbert von Chamisso,
Tragika historio

 
translated by N. N. 53
 
Malfeliĉulon kolerigis,
ke oni liajn harojn ligis
en plekto post la kapo.
 
L' aferon volis tuj korekti,
sed li neeblis ĝin displekti:
- ĝi restis post la kapo.
 
Li tial turnas nun rapide,
kaj provas preni ĝin avide;
- ĝi restas post la kapo.
 
Tuj tamen turnas duan fojon;
- la plekto sekvas saman vojon:
- ĝi restas post la kapo.
 
Li tiam ŝanĝas la direkton,
sed vane ĉasas sian plekton,
- ĝi restas post la kapo.
 
Turnkruce nun li turnas tiel,
sed li ekkaptas ĝin neniel:
- ĝi restas post la kapo.
 
Li turnas nun kaj turnos ĉiam,
dirante: "eble helpos iam!"
- ĝi restas post la kapo.
 
Translation of the German poem "Tragische
Geschichte" by Adelbert von Chamisso
(*1781-01-30 - †1838-08-21) into
Esperanto by N. N. 53 (Alceste).

Esperantigis laŭ la origina germanalingva
teksto: iu nekonata esperantisto, kies
pseŭdonimo estis Alceste, ĉirkaŭ la
jaro 1906. Vidu la retejon
http://www.literaturo.dk/tragika.htm.