Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Marie Hankel * Vana espero Esperanto Arg-1635-815 2013-02-03 14:22 Manfred only this remove

Marie Hankel,
Vana espero

 
Somero alvenis,
Per floroj nin benis,
Varmega la tero
Kaj viva l’espero!
Nun ridas la suno
Al ni de l’aŭtuno –
Ser ĉiel nur ploroj,
malgajaj la koroj!
Ho, kial vi plendas?
Ni fruktojn atendas,
Sed nuda la tero –
Kaj vana l’espero!
Tamen!
Laboro senlaca,
Persista kaj paca,
Kvazaŭ nur prove
Penadas denove
Kun timo kaj tremo,
Per diligentemo.
Proksiman la jaron
Ni trovos fruktaron.
 
Author of this Esperanto poem is Marie
Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02 -
†1929-12-15).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poemon en la kongres-libro (sur paĝo 35)
de la 55a.IFEF-kongreso, kiu okazis en
Dresdeno, de la 10a ĝis la 16a de Majo
2003.