Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Richard Schulz Trinklied German 1981-02-14 Arg-1634-814 2013-02-26 15:17 Manfred only this add
Poul Thorsen Nun tostu por ĉiu tutjuna deculin' Esperanto Arg-1633-814 2013-02-03 12:01 Manfred only this remove
Jens Christian Hostrup * En skål for den mø i blufærdige vår! Danish Arg-1632-814 2013-02-03 11:55 Manfred only this add

Jens Christian Hostrup,
Nun tostu por ĉiu tutjuna deculin'

 
translated by Poul Thorsen
 
Nun tosto por ĉiu tutjuna deculin'
Tosto por ĉiu matrono!
Tosto por Amor-intima etulin'!
Tost' por la hejma Madono!
Ek al via glas'! Ek al via glas'.
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.
 
Nun tosto por ŝi kun floranta vangopar'!
Tosto por kiu diskretas!
Tosto por ŝi kun revanta okular'
aŭ nur per unu koketas!
Ek al via glas'! Ek al via glas'.
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.
 
Nun tosto por ŝi kun neĝblankaj mamoj - ve!
Same la haŭtledulino!
Vivu l'edzino sukere, ĉu ne?
Gaju la am-cedulino!
Ek al via glas'! Ek al via glas'.
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.
 
Par grasaj, graciaj kaj grandaj ĉe la fin',
junaj, maljunaj nun kune!
Tute egale - nur verŝu pli da vin'!
Tosto por ĉiuj komune!
Ek al via glas'! Ek al via glas'!
Gaje tostu por ĉi karulin-amas'!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',
ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.
 
Translation of the Danish poem "En skål
for den mø i blufærdige vår!" by Jens
Christian Hostrup (*1818-05-20 -
†189211-21) into Esperanto by Poul
Thorsen (*1915-01-07 - †2006-01-30).

Pri Poul Thorsen vidu la retejojn
http://www.esperanto.net/literaturo/autor/thorsen.html
kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Poul_Thorsen.